Komunejo:Sono

From Wikimedia Commons, the free media repository
Jump to navigation Jump to search
This page is a translated version of a page Commons:Audio and the translation is 47% complete. Changes to the translation template, respectively the source language can be submitted through Commons:Audio and have to be approved by a translation administrator.
Outdated translations are marked like this.

Vikimedio akceptas kaj kuraĝigas al alŝutado de sondosieroj al Komunejo. Sondosieroj, same kiel bildoj, devas esti disponeblaj laŭ liera permesilo. La preferata sonformo estas Ogg.

FLAC estas subtenata por aplikado kie estas bezonata senperda densigo, ekzemple projektoj kie sondosiero estos redaktita plurajn fojojn.

Per ajna videa ilo vi povas facile ekstrakti sonfragmenton el videaĵo.

Konvertado de sono

Uzantinterfaco de Audacity

Por transformi vian sonon al unu el la permesitaj formatoj, vi povas uzi plejparton da videaj transformiloj. Ili ankaŭ kapablas pritrakti la sono sen videaĵo aŭ eltiri la sonon el videaĵo La komandlinia ilo ffmpeg disponeblas en diversaj mastrumaj sistemoj kaj estas interne uzata de multaj iloj kun grafika uzantinterfaco. Je Linukso provu OggConvert. Je Vindozo kaj Linukso vi povas uzi la programaron VLC por transformi ekz. m4a al oga.

Kun modernaj TTT-legiloj, la programetoj Opusenc.js kaj Flac.js konvertas sondosieron de dosieraranĝoj aiff, wave aŭ krudan sonon al OpusFLAC.

video2commons can be used to extract the audio from a video hosted on a variety of sites, including Commons itself (the video file URL itself has to be input, not the file page URL).

Krei kaj redakti sonon

Por registri sonon aŭ parolitaĵon kun via propra ekipaĵo, bonvolu zorgi la ĉi-subon. Certigu ke fonbruo mankas. Kvankam oni povas forigi nedeziratan bruon el la sonfluo poste, pli bone estas minimumigi la redaktendaĵon. Krome, uzu bonkvalitan mikrofonon. Mikrofonoj enkonstruitaj en komputilaj aparatoj, speciale tiuj en tekkomputiloj, produktas malbonkvalitan registraĵon pro tondadon, bruon, kaj tiel malaltan signalo-bruo-rilatumon.

Audacity ne nur kapablas registri sonon, sed ankaŭ provizas plurplatforman redaktilon por senlima kvanto da sonfluoj.

Noto pri kopirajto

Alŝutantoj devas certigi ke ili kolektis ĉiujn necesajn rajtojn, inkluzive de, sed ne nur, registro-rajto kaj rajtoj de la interpretanto, de la komponisto kaj de la kantotekstisto, laŭaplikeble. Ĉi-suprajn individuajn rajtojn oni specifu, aparte, en ĉiu dosierpriskribanta paĝo pri sona aŭ videa dosiero.

Kopirajto-kolektantaj agentejoj reprezentas la uzrajtojn el la aŭtorrajtoj super la verkoj de siaj anoj. Ofte, aŭtoroj devas transdoni ekskluzivan uzrajton pri ĉiuj siaj verkoj al la agentejo laŭ la reguloj de la kolektanta agentejo, kaj tial eĉ la aŭtoro mem necesas la permeson de la agentejo por eldoni sian verkon sub libera permesilo. Plejparto de agentejegoj ne permesus permesilon akcepteblan por Vikimedia Komunejo.

Vidu ankaŭ