Komunejo: Fotoj de identigeblaj personoj

From Wikimedia Commons, the free media repository
Jump to navigation Jump to search
This page is a translated version of a page Commons:Photographs of identifiable people and the translation is 62% complete. Changes to the translation template, respectively the source language can be submitted through Commons:Photographs of identifiable people and have to be approved by a translation administrator.
Outdated translations are marked like this.

Shortcuts: COM:IDENT • COM:PEOPLE • COM:BLP


Bildo farita en privata loko kun konsento.

Traktante fotojn de homoj ni devas konsideri la jurajn rajtojn de la bildigito(j) kaj la etikon pri publikigado de la foto, aldone al la rajtoj de la fotinto kaj posedanto de la bildo. Ĉi tiuj unuaj temoj estas tute apartaj de la aŭtor-rajta statuso de la bildo kaj eble restriktas aŭ devontigas tiujn, kiuj faras, alŝutas aŭ reuzas foton. Permesilo de Krea Komunaĵo aŭ statuso de publika havaĵo, ekzemple, signifas ke la fotinto (aŭ alia proprietulo) rezignis aŭ perdis certain rajtojn kaj ke lia permeso ne necesas por reuzi la bildon. Tamen la fotinto ne povas forigi rajtojn, kiuj apartenas al la bildigito de la foto.

Konsento de la bildigito ordinare necesas por publikigi foton de identigebla individuo faritan en privata loko, kaj Komunejo volas havi ĝin eĉ se lokaj leĝoj ne postulas ĝin. En multaj (speciale anglalingvaj) landoj la konsento de la bildigito kutime ne necesas por publikigi simplan foton de identigebla individuo faritan en publika loko. Tamen la termino publikigi ne estu komprenata inkluzivi komercan uzon, ĉar tiaj okazoj kutime postulas konsenton. Krome varias la lando-specifaj postuloj. Multaj faktoroj influas ĉu kaj kiugrada konsento estas necesa.

En la pli multaj landoj ĉi tiuj temoj koncernas nur bildojn, en kiuj la persono estas identigebla kaj ankoraŭ vivanta. Iuj leĝaj kaj etikaj demandoj povas resti se la persono estas morta aŭ se ĝi ne povas esti identigita.

Juraj demandoj

Estas du specoj de personaj rajtoj kiuj regas la faradon, gastigon kaj uzon de fotoj kies objekto estas vivanta persono: La rajto je publikeco kaj la rajto je privateco. Krome oni zorgu ne kalumnii la bildigiton.

Bildo estas neakceptebla por Komunejo se ĝi estas kontraŭleĝa aŭ kredeble kontraŭleĝa en iu(j) el: (a) la lando en kiu la foto estis farita; (b) la lando el kiu la foto estis alŝutita; (c) Usono (kie komunejaj bildoj estas storataj).

La ŝablono {{Personality rights}} povas esti uzata por averti reuzantojn de komuneja enhavo ke lokaj leĝoj eble metas aldonajn kondiĉojn al reuzo, aldonajn al tiuj metitaj ĉi tie. Juro de kie la foto estas farata kaj de kie ĝi estas publikigata estu konsiderata.

La rajto je publikeco

Patricia de León permesis uzon de ŝia bildo en gazetanonco kontraŭ taŭrobatalado por [1].

Main: COM:personality rights § Likeness and persona

La „rajto pri publikeco“ estas la rajto regi la komercan uzadon de sia bildo. La plej evidenta ekzemplo pri tio estas en reklamo (kaj ĝi validas egale ĉu la reklamo estas por komerca celo aŭ ne). La rajto koncernas la objekton de la foto kaj estas aparta de la fotantula kopirajta permesilo, kiu povas meti proprajn kondiĉojn aŭ doni liberecojn pri komerca reuzo. Ĉiuj bildoj en Komunejo devas permesi senkostan komercan reuzon el la vidpunkto de aŭtoraj rajtoj, sed la objekto de la foto tamen povas rifuzi permeson aŭ postuli pagon por tia reuzo. Tamen tiu rajto ne kontraŭas la storadon de bildo en Komunejo, malofte kontraŭas la uzon de bildo en iu vikimedia projekto, kaj nur emas koncerni reklamajn/komercajn reuzantojn de la bildo. Notu ke en kelkaj landoj kaj usonaj subŝtatoj la rajto pri publikeco povas pludaŭri iom da tempo post la morto de la objekto.

La rajto de privateco

La rajto je privateco estas la rajto esti lasita sola kaj ne esti temo de publika kontrolado sen konsento. La rajto je privateco estas kodigita en pluraj internaciaj leĝoj kvankam la detaloj pri fotoj varias de lando al lando. Bildoj devas ne senkonsidere entrudiĝi en la privatan aŭ familian vivon de la bildigato.

La juro pri privateco koncerne al fotoj povas esti krude dividita laŭ tio, ĉu la foto estis farita en privata aŭ publika loko. Privata loko estas ie kie la bildigato havas akcepteblan atendon de privateco, sed publika loko estas ie kie la bildigato ne havas tian atendon – por la terminoj ne gravas ĉu la tereno estas private aŭ publike posedata. Ekzemple, tendo sur plaĝo estas privata loko sur publika tereno, kaj koncerto estas publika loko sur privata tereno. Loko povas esti publike alirebla sed tamen reteni atendon de privateco koncerne al fotografado, ekzemple hospitala sekcio dum vizitaj horoj. Ĉu la loko estas privata aŭ ne ankaŭ povas dependi de la situacio tiutempa: ekzemple tiu sama hospitala sekcio povis esti publika loko dum gvidado antaŭ sia malfermiĝo.

En Usono (kie la komunejaj serviloj situas) konsento ne estas kutime postulata por foti homojn en publikaj lokoj.$Ref Tial, escepte se estas specifaj lokaj leĝoj kontraŭaj, kiuj superas jurajn temojn (ekz., kalumnion) aŭ moralaj temoj (ekz., maljustan akiron de bildo), la komuneja komunumo ne normale postulas ke identigebla persono sur foto prenita en publika loko konsentis al la farado aŭ alŝuto de la bildo. Por tio egalas ĉu la bildo estas de konata famulo aŭ de nekonata individuo.

En multaj landoj la konsento de la bildigato estas necesa nur por fari bildon kaj/aŭ eldoni ĝin kaj/aŭ uzi ĝin komerce eĉ se la persono estas en publika loko. Pliaj nuancoj povas koncerni la aĝon de la bildigato, kion li/ŝi estas faranta tiutempe, ĉu la bildigato estas fama, ĉu la bilda koncernas sciigon de publika intereso, ktp. Vidu Template:Malcentralizita ligon por detaloj.

Pro la atendo de privateco, la konsento de la bildigato normale estu petita antaŭ alŝuti ajnan foton, kiu prezentas identigeblan individuon, se la foto estis farita en privata loko, ĉu aŭ ne la nomo de la bildigato estas menciata. Eĉ en landoj, kiuj ne havas leĝon pri privateco, estas nia morala devo ne alŝuti fotojn kiuj malrespektas akcepteblan atendon de la bildigato je privateco.

Proporcieco inter celo kaj efiko

En kelkaj landoj, proporcieco inter celo kaj efiko (justa uzo) estas la precipa leĝa kriterio de ĉiuj esceptoj. Tio signifas ke kutimaj praktikoj estas agnoskataj kaj tolerataj de la leĝo.

Kalumnio

Bildoj devas ne maljuste moki aŭ humiligi la bildigaton. Tio ĉi povas rezulti simple el la enhavo de la bildo sed ankaŭ pro malbona elekto de titolo, priskribo aŭ kategorio. Kalumnio estas kaj leĝa kaj morala afero; sekve, Komunejo ne bazas decidojn sur tio, ĉu la bildigato povas aŭ probablas akuzi.

Dungitoj

Se la fotisto estas dungita dum prenado de fotoj, liaj agoj povas esti submetataj al lia dungada kontrakto aŭ al la reguloj de lia profesio. Por aferoj koncerne al kuraca personaro kaj fotoj de pacientoj, vidu la eseon Commons:Patient images (angle).

Moralaj aspektoj

Shortcuts

Dum kelkaj aspektoj de etikaj fotografado kaj publikigo estas regataj de juro, ekzistas ankaŭ moralaj aspektoj. Ili trovas konsideron en la teksto de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, artikolo 12:[2]"Neniu suferu arbitrajn intervenojn en siajn privatecon, familion, hejmon aŭ korespondadon, nek atakojn kontraŭ sia honoro aŭ reputacio." Ordinaraj dececo kaj respekto al la homa digno povas influi la decidon, ĉu gastigi bildon, eĉ trans la postuloj de la leĝo. Kiom iu bildo povas esti konsiderata kiel "maljuste akirita" aŭ kiel "trudema", ekzemple, estas afero de grado kaj povas dependi de la maniero de la fotado, la loko kaj la menciindeco de la bildigato.

La deveno de bildo povas makuli ĝian uzon neripareble. "Dekoltaĵa trudfoto" ne iĝas etike akceptebla nur ĉar la vizaĝo de la temo estas fortondita. Reporteraĉa longdistanca foto farita de nuda sun-baniĝulo ne iĝas akceptebla simple per bilderegigo la vizaĝo.

En la sama maniero kiel altkvalitaj ĵurnaloj povas apliki teston pri "publika intereso" al dubeblaj bildoj, ankaŭ povas esti konsiderita la grado, je kiu iu bildo konformas al nia eduka projektcelo. En dubaj okazoj estas neniu neceso ke Komunejo gastigu iun ajn bildon de persono.

House rules

Some venues or events may have "house rules" which apply to photography. For most subjects other than people, Commons regards such rules as a matter between the photographer and the venue or event organizer. For example, we do not delete photographs of art inside a museum just because the museum does not permit photography. However, when house rules provide an expectation of privacy, photographers should attain consent prior to uploading photos of identifiable people at that site or event. This is not a legal requirement, but one which Commons may respect on moral grounds. For example, while many conferences and conventions are considered public, some may have specific photography policies that create an expectation of privacy. Wikimania, the international conference about Wikimedia projects, allows attendees to use colored lanyards to indicate whether they consent or object to being photographed. Photographs taken at such events are routinely deleted if they depict an identifiable person wearing a "no photography" lanyard.

Konsento

Hospitala sekcio estas publike-posedata spaco kie homoj havas atendon je privateco, do laŭ la decida vidpunkto ĝi estas privata spaco.

Same kiel la cirkonstancoj de fotado decidas ĉu konsento estas necesa, ili influas ankaŭ la naturon kaj gradon de konsento eventuale necesa. Estas tri aspektoj: farado, alŝutado kaj uzado de foto. Je la plej baza nivelo, se bildigato rigardas al la fotilo kaj ridetas, normale lia konsento pri la fotado povas esti supozata. Tamen en kelkaj cirkonstancoj parola aŭ eĉ skribita interkonsento povas esti necesa.

Konsento esti fotata ne permesas al la fotisto fari ĉion ajn pri la bildo. Bildo sur Komunejo havas pli grandan videblecon ol bildo en fota albumo, sur propra Facebook-ejo aŭ parto de uzula Flickr-fluo. Modelulo, ekzemple, eble konsentis al fotado por propra bildaro, sed ne por publikigo en la Interreto. La fotisto kaj alŝutanto devas mem certigi ke, kiam ĝi estas necesa, la konsento donita estas konvena por alŝutado al Komunejo.

Kelkaj bildigatoj estas nekapablaj doni konvenan konsenton pro juna aĝo aŭ pro lernadaj problemoj. En ĉi tiuj okazoj la konsento de la gepatroj aŭ respondecaj zorgantoj estu petata.

Por memportreto, kie la bildigato de la foto estas ankaŭ la fotisto kaj/aŭ alŝutanto, konsento estas supozata, se li estas kapablaj doni konvenan konsenton (kiel notite supre).

Normale sufiĉas aserto de la alŝutanto, ke konvena konsento estis donita. La ŝablono {{Consent}} povas esti uzata por ĉi tiu celo, kvankam ĝi ne estas postulata. Bonvolu konsulti la ŝablonan dokumentaron (angle).

Ekzemplo de konsento kiu estas tro limigita por Komunejo estus tipa pacienta fotograf-konsenta formularo, kiu eble permesas nur uzadon de la bildo en medicinaj revuoj aŭ por instruado ene de malsanulejo. Ekzemplo de konsento, kiu estas pli ampleksa ol necese por Komunejo, estus modelula permesilo, en kiu la bildigato rezignas sian rajton de publikigo.

Landaj specifaĵoj

La tabelo ĉi-suba povas esti uzata por trovi specifajn postulojn en diversaj landoj. Notu tamen, ke ĝi ne estas leĝe decida teksto kaj ke ne-listigo de iu lando ĉi tie ne signifas, ke ĉiu rajtas libere fari/eldoni/komerce uzi bildojn de homoj en publikaj spacoj en tiu lando. Pliaj detaloj, kun referencoj, estas troveblaj sur Commons:Country specific consent requirements aŭ per klako al landaj ligiloj en la tabelo.

Consent required for action related to a picture of a person in a public place (by country)
Country/Territory Take a picture Publish1 a picture Commercially2 use a published picture
Afghanistan No Yes (with exceptions) Yes (with exceptions)
Argentina No Yes (with exceptions) Yes (with exceptions)
Australia No (with exceptions) No (with exceptions) Yes
Austria No (with exceptions) No (with exceptions) Yes
Belgium No Yes (with exceptions) Yes
Brazil Yes Yes Yes
Bulgaria No No Yes
Canada Depends on province Yes (with exceptions) Yes
China, People's Republic of No No Yes
China, Republic of No No (with exceptions) Yes
Czech Republic Yes (with exceptions) Yes (with exceptions) Yes (with exceptions)
Denmark No Yes (with exceptions) Yes (with exceptions)
Ethiopia No Yes (with exceptions) Yes
Finland No Yes (with exceptions) Yes (with exceptions)
France Yes (with exceptions) Yes (with exceptions)[3] Yes
Germany No (with exceptions) Yes (with exceptions) Yes (with exceptions)
Greece No No Yes (with exceptions)
Hong Kong SAR Depends on circumstances Depends on circumstances Depends on circumstances
Hungary Yes (with exceptions) Yes (with exceptions) Yes (with exceptions)
Iceland No No (with exceptions) Yes
India No No (with exceptions) Yes (with exceptions)
Indonesia Yes (with exceptions) Yes (with exceptions) Yes (with exceptions)
Iran No (with exceptions) No (with exceptions) No (with exceptions)
Ireland No (with exceptions) No (with exceptions) No (with exceptions)
Israel No No (with exceptions) Yes
Italy No Yes (with exceptions)[4][5][6] Yes[7]
Japan Yes (with exceptions) Yes (with exceptions) Yes (with exceptions)
Libya No Yes (with exceptions) Yes
Macau SAR Yes (with exceptions) Yes (with exceptions) Yes (with exceptions)
Mexico No Yes Yes
Netherlands No No (with exceptions) No (with exceptions)
New Zealand No No Yes
Norway No Yes (with exceptions) Yes (with exceptions)
Peru No Yes (with exceptions) Yes (with exceptions)
Poland No Yes (with exceptions) Yes
Portugal No (with exceptions) Yes (with exceptions) Yes
Romania No Yes (with exceptions) Yes (with exceptions)
Russian Federation No Yes (with exceptions) Yes (with exceptions)
Singapore No (with exceptions) No (with exceptions) No (with exceptions)
Slovakia Yes (with exceptions) Yes (with exceptions) Yes (with exceptions)
Slovenia No No Yes
South Africa No No Yes
South Korea Yes (with exceptions) Yes (with exceptions) Yes (with exceptions)
Spain Yes Yes Yes
Sweden No No Yes
Switzerland Yes Yes Yes
Turkey Yes (with exceptions) Yes (with exceptions) Yes (with exceptions)
United Kingdom No (with exceptions) No (with exceptions) Yes
United States No No Usually (although laws differ by state)
1:In this context of consent requirements, "publish" refers to "making public" and is separate from the term "publish" as may be defined elsewhere (e.g. U.S./U.K. copyright law).

2:In this context of consent requirements, "commercial use" is separate from, and not in reference to, licensing conditions that may prohibit commercial use (non-commercial licenses). Often commercial use in this context is contrasted with "editorial use", with the former referring to advertising and marketing purposes and the latter referring to news reporting and education even if made with a profit motive.

Identigo

La grado, laŭ kiu iu bildigato estas identigebla, varias. Bildo kun klara vido al la vizaĝo estas altgrade identigebla. Aliaj ecoj de la korpo de la persono, vestaĵoj aŭ loko povas helpi identigi la bildigaton. Aparte de la bildo indikojn povas doni la titolo, priskribo kaj fonta URL-o de la bildo kaj meta-datenoj, ekzemple (sed ne nur) la ter-pozicio kaj la dato. Ju pli gravas la privateco de la bildo, sed pli da atento ricevu la risko de identigo per ne-evidentaj rimedoj. Ĉu la persono estas la klara temo de la foto aŭ nura preterpasanto aŭ fona detalo, estas alia grava faktoro.

La risko de identigo estas reduktebla per ne doni certajn informojn en la bilda priskribo. Tamen kelkaj detaloj pri la deveno de la bildo (kiaj la fonta URL-o kaj la aŭtoro) eble estas nepraĵo de la fonta bilda permesilo aŭ de la principoj de la Komunejo, do ne estas rezigneblaj. Ankaŭ povas esti eble foti la personon el diversaj anguloj aŭ kadri ĝin diversmaniere.

Estas pli bone akiri konsento ol provi anonimigi bildon kiu eble necesigas tion. Metado de nigra bendo sur la okulojn historie estis uzata por kaŝi la identecon de paciento en medicinaj publikaĵoj, sed ne plu estas konsiderata efika.[8] Bilderegigitaj trajtoj foje estas identigeblaj per strabado. Certaj ŝajne nemalfareblaj modifoj, ekzemple kirla efekto sur la vizaĝo de bildigato, povas fakte ja esti malfareblaj.[9] Tiaj krudaj provoj anonimigi bildojn povas damaĝi la valoron de bildo por la Komunejo tia grade, ke ĝi havas limigitan aŭ neniun realan ŝancon esti uzata.

Kie la leĝo malpermesas fari aŭ publikigi foton de persono sen ties konsento kaj konsento ne estis donita, estas ne-etike igi la bildigaton malfacile identigebla (ekzemple per stompado de ĝia vizaĝo): Tia foto ne estu alŝutita al la Komunejo.

Se la originalo aŭ similaj bildoj jam estas en TTT (ĉu en la Komunejo aŭ aliloke), provoj anonimigi la bildigaton estas vanaj. Bildo-serĉiloj laŭ enhavo kia TinEyeGuglaj Bildoj povas identigi bildigaton anonimigitan. Ĉiuj el la sekvaj personoj estas senprobleme identigeblaj de iu ajn, kiu bone konas la bildigaton. Ili eble eĉ estas identigeblaj komputile, trenante la bildon al Guglaj Bildoj kaj serĉante similajn bildojn.[10]

Ekzemploj

Neniu konsento necesis por ĉi tiu foto ĉar ĝi estis farita en publika loko

Jenaj ekzemploj ne necesigas konsenton en multaj landoj:

  • Anonima strata prezentisto
  • Anonima persono, en publika loko, precipe kiel parto de iom granda homamaso
  • Homoj partoprenantaj en publika evento en private posedata ejo, ekzemple gazetara konferenco en oficeja konstruaĵo
  • Korbopilka ludisto en matĉo malferma al la publiko

Jenaj ekzemploj tipe necesigas konsenton

  • Viro kaj virina parolantaj, kun la titolo "Prostituitino parolas al sia prostituisto" (ebla kalumnio)
  • Identigebla infano, kun la titolo "Obeza knabino" (potenciale insulta aŭ malglorada)
  • Festantoj ĉe privata festo, escepte se la gazetaro estis speciale invitita (nepravigebla entrudiĝo)
  • Nudulaj, kalsonaj aŭ naĝkostumaj fotoj, escepte se evidente prenitaj en publika loko – eĉ se la vizaĝo de la bildigato estas kaŝita (nepravigebla entrudiĝo)

Long-fokusdistancaj bildoj, faritaj de malproksime, de individuo en privata loko (nepravigebla entrudiĝo)

Forigaj petoj

La bildigito, fotisto aŭ alŝutinto de bildo povas peti ke ĝi estu forigita de la Komunejo. La kialoj por forigo povas esti ekzemple "ĝi kaŭzas embarason" aŭ "ĝi estis publikigita sen mia konsento", ktp. Ĝenerale, bildoj ne estas forigitaj simple ĉar la bildigito ne ŝatas ilin, sed administrantoj estas normale kompatemaj al forigaj petoj se bonaj kialoj estas donitaj. En ajna kazo vi povas ekigi forigan peton tra la normala publika revizia procezo de foriga peto. Se diskreteco necesas, foriga peto klariganta tion ĉi povas esti sendita ankaŭ private tra Commons:Contact us/problemoj.

Aliaj bildaj fontoj

Fotoj kun libera permesilo, kiuj estas gastigataj sur aliaj retejoj (kiaj Flickr) estas ofte alŝutataj al la Komunejo de uzantoj, kiuj ne estas la fotinto. Tio povas malfaciligi la konstaton ĉu konsento estis donita. Libera bilda permesilo kovras nur la rajtojn de la fotinto kaj diras nenion pri la bildigito. Povas esti necese kontakti la posedanton de la fotoj koncerne al permeso de la bildigito, eĉ kvankam la permesilo diras ke ne necesas la permeso de la fotinto.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

La sekvaj retejoj diskutas la rajtojn de fotistoj farantaj fotojn en publikaj lokoj:

Referencoj

  1. http://www.webcitation.org/6QaWNrfSB
  2. https://www.un.org/en/universal-declaration-human-rights/index.html
  3. Laurent, Olivier (23 April 2013). "Protecting the Right to Photograph, or Not to Be Photographed". The New York Times. Retrieved on 15 February 2015.
  4. Italy, Street-Photography and the Law (29 October 2013). Archived from the original on April 13, 2016. Retrieved on 15 February 2015.
  5. Monti, Andrea. Italian Law & Street Photography / What are you allowed to shoot?. Archived from the original on March 17, 2017. Retrieved on 15 February 2015.
  6. Art. 97. Legge 22 aprile 1941 n. 633 - Protezione del diritto d'autore e di altri diritti connessi al suo esercizio (G.U. n.166 del 16 luglio 1941) / Testo consolidato al 6 febbraio 2016 (DLgs 15 gennaio 2016, n. 8). Retrieved on 2020-05-05.
  7. Art. 96. Legge 22 aprile 1941 n. 633 - Protezione del diritto d'autore e di altri diritti connessi al suo esercizio (G.U. n.166 del 16 luglio 1941) / Testo consolidato al 6 febbraio 2016 (DLgs 15 gennaio 2016, n. 8). Retrieved on 2020-05-05.
  8. ICMJE | Recommendations | Protection of Research Participants. International Committee of Medical Journal Editors. Retrieved on 2016-10-02.
  9. Schneier, Bruce (2007-10-26). Untwirling a Photoshopped Photo - Schneier on Security. Retrieved on 2016-10-02.
  10. Google Images (Search by image).