Commons:Ŝablonoj de retletero

From Wikimedia Commons, the free media repository
Jump to navigation Jump to search
Shortcut
  • [[:]]

беларуская (тарашкевіца) | বাংলা | català | dansk | Deutsch | Ελληνικά | English | Esperanto | español | euskara | فارسی | suomi | français | galego | magyar | Bahasa Indonesia | italiano | 日本語 | 한국어 | македонски | Nederlands | norsk bokmål | norsk nynorsk | occitan | polski | português | русский | slovenčina | svenska | српски / srpski | Tiếng Việt | 中文(繁體) | 中文(简体) | +/−

Ĉi tiu kolektaĵo enhavas ŝablonojn de retletero por iuj situacioj. Kompreneble vi povas modifi la proponitajn tekstojn aŭ uzi ilin alilingve. Bonvolu dokumenti la permesojn, kiujn vi ricevis responde al viaj petoj, sur rilata paĝo kaj plusendi la kopiaĵon de la permeso al permissions-commons@wikimedia.org, kiu servas kiel centra permesila arkivejo de la Fondaĵo Vikimedio. Vidu ankaŭ Commons:OTRS.

Nur la posedanto de la aŭtorrajtoj rajtas disponebligi la verkon[edit]

Se vi skribas al organizaĵo, certiĝu, ke vi estas en kontakto kun la konkreta persono vere posedanta la aŭtorrajton. Tiu estas ununura homo, kiu povas laŭleĝe disponebligi la verkon laŭ specifa permesilo.

Deklaro de universala konsento[edit]

Pro granda nombro de malklaraj respondoj al petoj de permeso pri reuzo de bildo, teksto aŭ alia aŭdvidaĵo (kiel ekzemple "Mi permesas al Vikipedio reuzi miajn fotaĵojn") estas rekomendinde apliki en la retletero norman deklaron de konsento, kiun la aŭtoro aŭ posedanto de aŭtorrajtoj povas uzi en la respondo.

Notu, ke "VERKO" kaj "PERMESILO" ne aperos laŭlitere en la retletero, sed estos anstataŭitaj per konkretaj detaloj de la koncerna dosiero kaj permesilo.

Al permissions-commons@wikimedia.org

Mi ĉi-maniere asertas, ke mi estas kreinto kaj/aŭ sola posedanto de la ekskluziva aŭtorrajto por la VERKO [    enmetu ligilon aŭ situon    ].

Mi konsentas kun disponebligo de la verko laŭ la libera permesilo [   elektu minimume unu de    ĉi tiu paĝo: http://commons.wikimedia.org/wiki/Commons:Choosing_a_license#Common_free_licenses — ĈI TIU DEKLARO NE VALIDAS, SE VI NE PLENIGIS ĈI TIUN LOKON ].

Mi agnoskas, ke mi rajtigas ĉiun ajn uzi la verkon en komerca produkto, modifi tiun laŭ propraj bezonoj, tion ĉion se ili plenumos la kondiĉojn de la permesilo kaj ĉiuj aliaj aplikeblaj leĝoj.

Mi konscias, ke mi daŭre posedos la aŭtorrajton por mia verko, kaj konservos la rajton ĉiam esti en la verko menciata konkorde kun la elektita permesilo. Modifoj de la verko, realigitaj de aliuloj, ne estos atribuitaj al mi.

Mi konscias, ke la libera permesilo koncernas nur aŭtorrajton kaj mi ne perdos rajton agi kontraŭ iu ajn, kiu uzus la verkon fimaniere, aŭ damaĝus personajn rajtojn, varmarkajn limigojn ktp.

Mi agnoskas, ke ne eblas la konsenton malfari, kaj ke la verko povos, sed ne devos resti porĉiame konservita en la Vikimedia projekto.

 DATO DE HODIAŬ, NOMO DE LA POSEDANTO DE LA AŬTORRAJTO     

Pliaj ekzemploj[edit]

Pliajn ekzemplojn eblas trovi sur la paĝo Ekzempla peto de permeso (en).

Vidu ankaŭ[edit]