Commons:Wiki Loves ZEOs 2018/Rules/eo

From Wikimedia Commons, the free media repository
Jump to navigation Jump to search
This page is a translated version of a page Commons:Wiki Loves ZEOs 2018/Rules and the translation is 100% complete. Changes to the translation template, respectively the source language can be submitted through Commons:Wiki Loves ZEOs 2018/Rules and have to be approved by a translation administrator.
Wiki Loves ZEOs How to participate Rules Prizes Lists of ZEOs Contact Winners

La organizantoj de la konkurso rajtas decidi pri ĉia eventualaĵo neantaŭvidita en ĉi tiu regularo.

Bazaj reguloj

  1. La partopreno estas senkosta kaj unuopa.
  2. Ĉiu persono rajtas partopreni, escepte de la juĝistoj. La organizantoj ne povas gajni premiojn de la konkurso.
  3. La partoprenantoj nepre devas havi registritan konton en Vikimedia Komunejo (angle "Wikimedia Commons"). Tiu konto devas havi asociitan retpoŝton (kiu estas privata kaj nevidebla de la organizantoj aŭ la juĝistaro) por ebligi la komunikadon.

Partoprenantaj fotoj

  1. Rajtas partopreni fotoj de kiu ajn Zamenhof/Esperanto-Objekto (ZEO). Estas permesitaj fotoj de statuoj, strukturoj aŭ memortabuloj, municipaj parkoj, preĝejoj, katedraloj kaj historiaj konstruaĵoj. Por plia informo legu la difinon de ZEO sur la ĉefpaĝo de la konkurso.
  2. La partoprenantaj fotoj devas esti alŝutitaj en Vikimedian Komunejon dum la monato aŭgusto de 2018 (UTC+0) kune kun la deviga pria informo postulita de la organizantoj laŭ la adekvata formato.
  3. La partoprenanta fotoj estos publikigitaj sub libera permesilo de Krea Komunaĵo (angle "Creative Commons")
  4. Ĉiu partoprenanto povos alŝuti en Vikimedian Komunejon nur fotojn de sia aŭtoreco.
  5. La bildoj partoprenantaj ne povas havi subskribojn, akvo-, dato-, hor-markojn aŭ kiu ajn alia tipo de marko.
  6. Ne estas limo pri la nombro da fotoj alŝuteblaj fare de iu partoprenanto
  7. Okaze de tiu ZEOj kiuj havas alireblan enon (preĝejoj, domoj, stacidomoj, ktp.), validas tiu bildoj fotita ekde ene aŭ ekstere.

Pri la juĝistaro

  1. La juĝistaro konsistiĝas el tri (3) membroj.
  2. Ĝenerale, la juĝistoj uzos la jenajn kriterojn por prijuĝi la fotojn: teĥnika kaj kompona kvalito de la bildo, kreiveco je la fotado kaj ilustra utileco de la foto.
  3. La decidoj de la juĝistaro estas neapelacieblaj, krom okaze de neregulaĵoj klare malobservantaj ĉi tiun regularon.
  4. Okaze ke membro de la juĝistaro manifestu ke, iel, ne povas plenumi siajn taskojn prijuĝajn ĝustatempe, la organizantoj povos a) anstataŭi ĝin, aŭ b) permesi la prijuĝadon fare de la restantaj membroj. Neniel povas esti malpli ol du (2) personoj en la juĝistaro.

Pri la premioj

  1. Pluraj fotoj de unu sama partoprenanto povas esti elektitaj kiel finalistoj de la konkurso. Tamen, ĉiu partoprenanto rajtas gajni maksimume unu (1) solan premion.
  2. La organizantoj ne respondecas pri garantioj (fabrikdifektoj, misuzo, transportdamaĝoj, ktp) de la premioj, nek por la ilia destino ekde kiam ili estos transdonitaj al gajnantoj aŭ dissendentrepreno.
  3. La gajnantoj de l' konkurso havas maksimume tri (3) semajnojn por venigi al la organizantoj la datumojn de ili postenitaj cele de dissendi la premiojn. Post tiu limdato, la premioj kiuj ne ricevis la postenitan informon estos nealjuĝitaj.
  4. La juĝistaro rajtas ne aljuĝi unu aŭ pliajn premiojn.

Demandoj kaj respondoj