User talk:Petrus Adamus/Archive 3

From Wikimedia Commons, the free media repository
Jump to navigation Jump to search

Forta vikiigo

[edit]

Saluton.

Mi pensas, ke oni ne ŝanĝu ege la vikiecon de priskribopaĝoj, kiuj tion ne tre bezonas, kiel vi faris en File:Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko.jpg.

Kvankam mi mem ŝatas, ke ĉiuj kategorioj estu sube kaj ĉiuj permesilaj ŝablonoj ene de {{Information}} (se ili ne tro multas), mi opinias utila la eblecon facile sciiĝi per malmulto da komparoj, ĉu neniu fuŝis (aŭ alie ŝanĝis, kaj kiel ŝanĝis) la ŝablonojn, permesojn, datojn post la alŝuto aŭ post difinita redakto.

Tio estas nur mia opinio, kiu cetere konfliktas kun mia prefero de certa strukturo de priskribpaĝoj (Mi fojfoje pensas pri elmeto de tiu ĉi demando ĉe iu diskutejo kaj pri serĉo [kiel?] de jamaj diskutoj, sed ĉiam malĝustatempe. Mi vidis nur uzantoskatolojn kun admonoj por malmulto da apartaj redaktoj, sed tio, LMO, ne ĉiam utilas kaj foje povas iri kontraŭ bonaj redaktoresumoj kaj tute malebligi komparon…)

Kion vi pensas pri tio?

--AVRS (talk) 21:38, 26 June 2009 (UTC)[reply]

Mi pardonpetas, sed devas konfesi, ke tre malmulte komprenas vian mesaĝon. Estus bone pli konkrete indiki, kiun konkretan mian faron vi konsideras netaŭga.
Eble ke mi la ŝablonon {{Flickr}} anstataŭigis per {{Information}}: mi cerbumis longe ĉu tion fari, sed fine konvinkis min la fakto, ke eĉ la alŝuta formularo por bildoj el Flickr uzas {{Information}}. Krome ŝajnas al mi pli praktike uzi ĉie la saman ŝablonon.
Rilate al la permesiloj: mi forte preferas, se la ŝablonoj estas ene de {{Information}} (jes, se ili ne estas tro longaj). En la historio estas eble kontroli, ĉu neniu fuŝis. La kontrolo estas tute same komplika, kiel se oni la permesilon lasus sub {{Information}}. Ĉu vi volas diri, ke mi aldonu la ŝablonon, sed lasu ĉiujn antaŭe ekzistintajn indikojn sub ĝi? Al mi ŝajnus iom stulte kaj konfuze havi samaĵon duoble sur iu paĝo. Do, mi denove malbone komprenas kaj antaŭdankas pro klarigo. Amike --Petrus Adamus (talk) 22:08, 26 June 2009 (UTC)[reply]
Kiam la permesoj restas en la sama loko (sen movado kaj sen dismeto de permesoj tra la tuta paĝo; havi plurajn samaĵojn ja sendube neniel bonas), oni povas pli klare vidi, kiel oni ŝanĝis la permesilon, ol kiam ĝi estas movata.
Jen ekzemple[1] mi post alŝuto ŝanĝis la permesilojn kaj kelkajn priskribojn, kaj tamen la ŝanĝo de permeso montriĝas tute klare en unu linio:
„|Permission={{GPLv3}}“ → „|Permission={{GPL}} “
Se la permesilo estus metita unue ekster la informskatolo, kaj poste movita kun ŝanĝo enen de ĝi, des pli se la informskatola ŝablono estus anstataŭigita per iu kun malsamaj variabloj, en la komparo povus esti ne tuj videble, kie estas la malnova kaj la nova permesoj.
En la PMEGa bildo la permeso estas iom kaŝita. Se oni komparas kun la lasta la version de FlickrReviewer, estas pli klare, sed tio eblas danke al la mallongeco de la historio. Jes, mi opinias, ke la ŝanĝo de la ŝablono estis ne tre bezonata. (Rim.: unu informero perdiĝis — la loĝloko de la fotografinto.)
Nu, tiuj priskribpaĝoj ne estas tre grandaj, do ĝi ne estas grava problemo koncerne ilin. Sed en pli grandaj tabeloj kaj en vikipediaj artikoloj oni povas difekti artikolon dum redakto tiom granda, ke la komparo montros delokiĝon de ĉiu granda alineo, kaj neniu volos oferi sian tempon por ekzameni la ŝanĝon. Simile povas okazi ĉe multo da malgrandaj redaktoj. Do, se priskribopaĝo estas multege redaktita, oni bezonus fosi iom en la longa historio, komparante por kontroli, ĉu la rajtoposedanto ŝanĝis la permesilojn, aŭ ĉu iu alia, ĉar oni ne scias, kiam dum la ekzisto de la paĝo oni movis la permesomarkojn. Kaj ju pli bona estas la bildo, des pli probabla estas vandalismo kaj longeco de la historio (ĝis oni finfine protektos la paĝon).
Mi esperas, ke nun ĝi estas pli komprenebla. Se ne, eble ĝi ne estas tiel grava.
--AVRS (talk) 09:56, 27 June 2009 (UTC)[reply]
Nun mi ĉion bone komprenas. Jes, mi konsentas kun vi, tamen miaopinie estas vere stulte havi kampon "Permesilo" en la formularo, kie preskaŭ ĉiam estas skribite "Vidu sube". Aŭ oni devis tute ne krei la kampon, aŭ uzi ĝin. Bedaŭrinde, ankaŭ la alŝutprogramo en Commons:Upload lokas la permesil-ŝablonojn suben, kvankam ili neniam defaŭlte estas tre longaj. Pro tio la ŝablono estas sube ĉe plimulto de bildoj kaj se mi volas iom plifaciligi, pliklarigi kaj plibeligi la priskribon, necesas aliloki la permesilon. Mi jam antaŭ iu tempo skribis peton al la Diskutejo, ĉu estus eble modifi la alŝutprogramon. Ŝajnas al mi, ke plimulto konsentis, sed neniu ŝanĝo realiĝis. Sed kontrolo de la redaktoj vere estas poste multe malpli facila. Mi ne vidas idealan solvon: aŭ facila kontroleblo aŭ klara kaj bela aspekto. Iomete skismo por mi.
Al la bildo Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko.jpg: mi konscias, ke mi forigis la lokon de la fotografinto, miaopinie la informo estis absolute senvalora por tiutipa bildo. Tamen, se vi opinias alie, mi povas la indikon aldoni. --Petrus Adamus (talk) 16:32, 27 June 2009 (UTC)[reply]

Resumbutonoj

[edit]

PS: Mi vidis viajn plurlingvajn redaktoresumojn kaj aldonis al mia monobook.js resumbutonan programeton (CSS el la rusa Vikipedio por aldoni tiajn resumojn. Dankon. ;) Mi atentigas nur pri la ideo; se vi decidos uzi la programeton mem (la esperantlingva Vikipedio uzas malsaman programeton, ne tiom oportune redakteblan koncerne la butonojn), notu ke la punkton „•“ ĝi nune povas aldoni nur solan (mi klopodas evitigi al si la bezonon ofte ĝin aldoni, do ne zorgas pri tio). --AVRS (talk) 21:38, 26 June 2009 (UTC)[reply]

Mi dankas pro la propono, sed mi bedaŭrinde ne estas tiom progresinta uzanto, por kompreni tiajn programojn. Mi tute ne scias kiel eblus ĝin funkciigi, kvankam mi bone konscias, ke miaj redaktoresumoj ne estas tre informhavaj – mi klopodos tion plibonigi. --Petrus Adamus (talk) 22:08, 26 June 2009 (UTC)[reply]
Kiam vi decidos eklerni funkciigi tiajn programetojn, atentu, ke preni ilin el ĉiaj nekonataj fontoj povas esti danĝere (ekzemple fia programeto povus provi ŝteli vian pasvorton, difekti en via nomo ian paĝon, sendi retpoŝtaĵon); ekzemple la angla Vikipedio pri tio avertas: en:User:Lupin/monobook.js.
Jen estas du ne tre afablaj al novuloj (oni devas koni CSS·on kaj/aŭ JavaScript·on) priskriboj: meta:Help:User style, eo:Vikipedio:CSS kaj JS.
--AVRS (talk) 11:01, 27 June 2009 (UTC)[reply]
Do, kion mi faru, por ke la programo funkciu al mi? Mi provis kopii la kodon al miaj uzantaj subpaĝoj, sed tio ŝajne ne sufiĉas. Ĉu eblas ĝin uzi ankaŭ sen la scio de la programlingvoj? --Petrus Adamus (talk) 16:32, 27 June 2009 (UTC)[reply]
Se vi uzas la ordinaran etoson „Monobook“, vi bezonas nur forviŝi la kaŝmemoron, kiel estas skribite super tiuj paĝoj. Tiam ĉiuj tiuj programoj devos ekfunkcii (almenaŭ se vi uzas Firefox·n 3.0x).
Ĉar vi kopiis resumbutonoj.js, ŝanĝu la ligilon en User:Petrus Adamus/monobook.js, ke ĝi montru al via kopio, ĉar vi tiun kopion redaktos.
Ĉar vi kopiis la tutan mian monobook.js, vi instalis ankaŭ kelkajn aliajn programojn. Por resumbutonoj vi bezonas nur „importScript( 'User:Petrus Adamus/resumbutonoj.js' );“ tie. Koncerne la paĝon monobook.css ĉio estas ĝuste.
Uzi ja eblas; vi nur ŝanĝu la teksterojn en addSumButton (la teksto sur la butono, la enmetota teksto, la pli longa priskribo de la butono), kaj uzu addSumBr() (sekvan linion) kaj addChar('•') por aranĝi la butonojn plej oportune.
Pri AddChar mi eraris en mia unua mesaĝo: AddChar nur aldonas rondeton inter butonojn, sed la butonon por aldono de unu sola rondeto mi kreis per AddSumButton.
--AVRS (talk) 16:55, 27 June 2009 (UTC)[reply]
Dankon. Nun ĉio funkcias. --Petrus Adamus (talk) 17:30, 27 June 2009 (UTC)[reply]

Estas pli bone ne priskribi per „nová kategorie • new category • nova kategorio“ vian kreon de kategorio (kaj same kun paĝo), ĉar en la historio ĝi ĉiuokaze estos signata per, ekzemple, „N“; kaj se vi lasos la priskribon malplena, la priskribo montros parton de la nova paĝo. --AVRS (talk) 12:31, 28 June 2009 (UTC)[reply]

Esperanto translations needed

[edit]

Hi! I contact you as you speak English and Esperanto.

Jastrow and I are working on autotranslating {{Meta information museum}}, the meta-template we use for many museums, like {{Information Louvre}}. Could you please help us find Esperanto translations for every tag name:

   * artist/maker — artisto/kreinto
   * description — priskribo
   * dimensions — dimensio
   * credit line — akirmaniero
   * accession number — atingonumero
   * location — situo
   * source/photographer — fonto/fotografinto
   * references — referencoj
   * other versions — aliaj versioj

"Credit line" is mainly about the mode of acquisition: what collection does it come from? Did it join the collections by gift, purchase, on loan, etc.?

Thanks for any help. Bibi Saint-Pol (sprechen) 13:27, 15 July 2009 (UTC)[reply]

I have added the translations. If the credit line describes the mode of acquisition, it is able to use akirmaniero (literally way of acquisition). Nevertheless, also words as dankesprimo (thanksgiving) or atribuo (attribution, credit) could be disposed. For further advices, I will be available only in the late August. --Petrus Adamus (talk) 12:30, 16 July 2009 (UTC)[reply]

Tip: Categorizing images

[edit]

Afrikaans  العربية  беларуская (тарашкевіца)  বাংলা  català  čeština  dansk  Deutsch  Deutsch (Sie-Form)  Ελληνικά  English  Esperanto  español  فارسی  suomi  français  galego  עברית  magyar  íslenska  italiano  日本語  ქართული  한국어  македонски  മലയാളം  norsk bokmål  Plattdüütsch  Nederlands  norsk  polski  português  português do Brasil  română  русский  sicilianu  slovenčina  slovenščina  српски / srpski  svenska  Türkçe  українська  Tiếng Việt  中文(简体)‎  中文(繁體)‎  +/−


Hello, Petrus Adamus!
Tip: Add categories to your files
Tip: Add categories to your files

Thanks a lot for contributing to the Wikimedia Commons! Here's a tip to make your uploads more useful: Why not add some categories to describe them? This will help more people to find and use them.

Here's how:

1) If you're using the UploadWizard, you can add categories to each file when you describe it. Just click "more options" for the file and add the categories which make sense:

2) You can also pick the file from your list of uploads, edit the file description page, and manually add the category code at the end of the page.

[[Category:Category name]]

For example, if you are uploading a diagram showing the orbits of comets, you add the following code:

[[Category:Astronomical diagrams]]
[[Category:Comets]]

This will make the diagram show up in the categories "Astronomical diagrams" and "Comets".

When picking categories, try to choose a specific category ("Astronomical diagrams") over a generic one ("Illustrations").

Thanks again for your uploads! More information about categorization can be found in Commons:Categories, and don't hesitate to leave a note on the help desk.

CategorizationBot (talk) 10:50, 19 December 2009 (UTC)[reply]