Translations:Commons:FAQ/6/eo

From Wikimedia Commons, the free media repository
Jump to navigation Jump to search

!!FUZZY!!

Mona Lisa, el la tempo proks. 1503-1505.
Kluzo en Essen-Werden, Germanio. Kiam vi volas reuzi tiun ĉi bildon, indiku minimume: Frank Vincentz, CC-BY-SA 3.0.

La Komunejo enhavas edukajn (sciigajn, informajn, klerigajn) dosierojn. Povas temi pri:

  • bildoj, fakte tio estas la plimulto
  • skanaĵoj de tekstoj, por si mem kaj kiel bazo por Vikifontaro
  • son-dosieroj
  • vidbendaj dosieroj

Dosiero rajtas ekzisti en Vikimedia Komunejo nur, se ĝi estas "libera" en unu el tiuj ĉi du manieroj:

  • Ĝia enhavo estas publika havaĵo (angle
    public domain
    ), en la senco ke ĝi ne estas protektata de aŭtorrajto. Ekzemplo estas Mona Lisa de Leonarco da Vinci: Li mortis antaŭ pli ol sepdek jaroj, tial liaj verkoj ne plu estas protektataj.
  • Ĝia enhavo estas publikigita sub tiel nomata libera permesilo (angle free license). Tio signifas ke la kreinto konsentis ke la verko estu ligata al tia permesilo, kiu permesas la liberan distribuon. En la vikimedia mondo, ni preferas CC-BY-SA, sed ekzistas ankaŭ GFDL.

Tamen, kelkaj dosieroj aŭ verkoj ne taŭgas por la Komunejo, ĉar aliaj vikimediaj projektoj jam okupiĝas pri ili. Ekzemple, enciklopedia artikolo troviĝu ne ĉi tie, sed en Vikipedio. Ne estas akcepteblaj ruleblaj programoj aŭ plata teksto, krom malgrandaj fontkodoj kaj similaj teksteroj priskribantaj la metodon por rekreado de la alŝutitaj perkomputile kreitaj dosieroj (ekzemple la priskribo de grafikaĵo kreita per gnuplot povas konigi la uzitajn komandojn), interalie por ke oni povu plenumi la kondiĉojn de permesiloj kiel GNU GPL.

Ĉiuj dosieroj en la Komunejo devas esti en libera datumaranĝo. Neliberaj aranĝoj kiel ekzemple dokumentaranĝoj de Microsoft Word kaj Excel, MP3, AAC, WMA, MPEG, kaj similaj ne akcepteblas. Ĝenerale, dosieroj, kiujn eblas legi nur posedante neliberan programon, ne akcepteblas.

Pluaj detaloj estas en Commons:Project scope/eo kaj Commons:Licencigo.