Esperanto subtitles for clip: File:Altnazajantilopoj-scivolemo-zdf.webm

From Wikimedia Commons, the free media repository
Jump to navigation Jump to search
1
00:00:08,268 --> 00:00:12,069
La rostra nazo de la altnaza antilopo estas grandega.

2
00:00:12,221 --> 00:00:15,594
La nazoj havas gravan funkcion por la antilopoj.

3
00:00:15,817 --> 00:00:19,218
Dum siaj longaj migradoj tra la stepoj de Kazakstano, 

4
00:00:19,218 --> 00:00:23,503
la antilopoj povas trairi 80 kilometrojn aŭ pli en tago.

5
00:00:23,739 --> 00:00:25,645
Ili estas mirinde persistaj, 

6
00:00:25,693 --> 00:00:31,629
eĉ kun temperaturaj fluktuoj de minus 30 gradoj vintre ĝis pli ol 30 gradoj somere.

7
00:00:31,724 --> 00:00:35,078
Ĉiu antilopo profitas de sia grandega trunko.

8
00:00:35,118 --> 00:00:36,883
Densa reto de nazaj haroj 

9
00:00:36,890 --> 00:00:41,128
kaj mukaj glandoj funkcias kiel polvofiltrilo kaj humidigilo.

10
00:00:41,186 --> 00:00:44,853
Por ke la sango de la Antilopo ne tro varmiĝu dum kurado,

11
00:00:44,853 --> 00:00:47,776
 la nazo funkcias kiel varmointerŝanĝilo.

12
00:00:47,776 --> 00:00:52,249
Somere la naza mukozo malvarmigas la sangon kelkajn gradojn.

13
00:00:52,420 --> 00:00:54,420
Vintre, la glacia aero 

14
00:00:54,420 --> 00:00:56,983
estas varmigita al komforta temperaturo 

15
00:00:56,983 --> 00:00:59,453
en la kurbiĝema interno de la nazo.

16
00:00:59,485 --> 00:01:02,361
Sed la nazo povas utili por eĉ pli.

17
00:01:02,405 --> 00:01:04,100
Dum la pariĝa sezono, 

18
00:01:04,133 --> 00:01:07,095
la rostraj nazoj de la maskloj forte ŝvelas.

19
00:01:07,284 --> 00:01:11,389
La pligrandigita resonkorpo plifortigas iliajn kriojn.

20
00:01:11,506 --> 00:01:13,576
Tiel, ili montras al la inoj 

21
00:01:13,577 --> 00:01:17,643
kiom grandaj kaj fortaj ili estas kaj forpelas rivalojn