Esperanto subtitles for clip: File:048 - Kio estas virusoj - scivolemo - zdf.webm
Jump to navigation
Jump to search
1 00:00:06,276 --> 00:00:10,000 Virusoj estas infektaj organikaj strukturoj. 2 00:00:10,000 --> 00:00:16,322 Ili ne havas propran metabolan sistemon kaj povas reproduktiĝi nur en taŭga gastiga ĉelo. 3 00:00:16,322 --> 00:00:20,427 Kontraste al bakterioj, ili ne estas vivantaj estaĵoj 4 00:00:20,427 --> 00:00:23,830 kaj grandas ĝis centoble malpli ol bakterioj. 5 00:00:23,830 --> 00:00:27,154 Entute estas kelkaj miloj da konataj virusoj, 6 00:00:27,154 --> 00:00:31,590 sed probable ekzistas ĉirkaŭ 100 milionoj da malsamaj tipoj. 7 00:00:31,590 --> 00:00:34,888 Virusaj atakoj - kiel ĉi tiu de kronviruso - 8 00:00:34,888 --> 00:00:37,293 ĉiam sekvas la saman modelon. 9 00:00:37,293 --> 00:00:39,866 La virusoj "albordiĝas" sur ĉelo, 10 00:00:39,866 --> 00:00:42,795 metas sian genetikan informon en la ĉelon 11 00:00:42,795 --> 00:00:46,777 kaj tiel devigas la gastigan ĉelon produkti novajn virusojn. 12 00:00:46,777 --> 00:00:50,503 La produktitaj virusoj tiam atakas aliajn ĉelojn, 13 00:00:50,503 --> 00:00:52,210 daŭrigante la ciklon. 14 00:00:52,210 --> 00:00:56,395 La infektita ĉelo mortas post ĉirkaŭ du tagoj. 15 00:00:56,395 --> 00:01:01,172 Samtempe nia imunsistemo atakas la virusojn. 16 00:01:01,172 --> 00:01:08,078 Sur la surfaco de multaj virusoj estas strukturoj kiuj aspektas kiel pikiloj aŭ dornoj. 17 00:01:08,078 --> 00:01:12,597 Ofte estas ŝelo sube, kiu enfermas la genetikan materialon. 18 00:01:12,597 --> 00:01:17,067 La duobla helico de la DNA enhavas la genetikan informon 19 00:01:17,067 --> 00:01:21,744 - en tiel nomataj RNA-virusoj ĝi estas plejparte unuflanka RNA. 20 00:01:21,744 --> 00:01:25,175 Ekzemple la kronviruso estas RNA-viruso. 21 00:01:25,175 --> 00:01:30,395 RNA preskaŭ ĉiam estas unufadena kaj kemie malpli stabila ol DNA, 22 00:01:30,395 --> 00:01:33,842 kio signifas, ke kopiaj eraroj pli ofte okazas. 23 00:01:33,842 --> 00:01:35,806 La viruso mutacias. 24 00:01:35,806 --> 00:01:39,192 La homa imunsistemo malrapide respondas al ĉi tio, 25 00:01:39,192 --> 00:01:43,151 kaj vakcina disvolviĝo estas pli malfacila.