Komunejo:Vikio Amas Amon 2019/Reguloj
Reguloj
- Regulo 1: Aŭtoroj alŝutantaj bildojn devas posedi la aŭtorrajtojn.
- Regulo 2: Fotoj devas esti alŝutitaj dum la difinita tempintervalo ekde la 1-a ĝis la 28-a de Februaro. Vi povas submeti aŭdvidaĵojn faritajn iam ajn, eĉ historiajn fotojn (se vi posedas la aŭtorrajtojn pri tiuj fotoj), sed ili devas esti alŝutitaj dum la konkursa tempintervalo.
- Regulo 3: Ĉiuj submetoj devas esti sub libera kopirajta permesilo, aŭ esti publika havaĵo. La preferata permesilo uzata de la alŝutilo estas Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Internacia (CC BY-SA 4.0).
- Regulo 4: Ĉiuj permesataj bildoj devas havi identigon. La identigo estas per aldonado al la bildo de la etikedo {{Wiki Loves Love 2019}}. Ĉi tiu etikedo aŭtomate aldoniĝas, se oni uzas la bluan butonon de speciala alŝuta ligilo en la konkursa ĉefpaĝo.
- Regulo 5: Permestaj estas la fotoj iel ajn rilataj al la kategorioj en la listo.
- Regulo 6: Partoprenantoj devas ebligi retpoŝton en Vikimedia Komunejo, por ke oni povas esti kontaktita, se onia bildo estas premiita.
Noto pri videaĵoj
Ankaŭ bonvenaj estas aliaj dosieroj kiel sonaĵoj kaj videaĵoj. Por videaĵo, bonvolu submeti dosierojn en la jenajn dosierformoj: .ogg .ogv .webm
Due to complex intellectual property rights issues, Wikimedia Commons can not accept video content that is submitted in any other format. A helpful 'how to' guide on how to convert video media into these formats can be found here on Wikimedia Commons. It is suggested that you upload video content one video at a time.
Nepermesataĵoj
- Fotoj, kiuj jam estas en Komunejo (t.e. realŝutado ne eblas).
- Ĉar la bildoj estos gastigitaj de Vikimedia Komunejo, ĉiuj submetoj devas esti laŭ reguloj de Komunejo. Tiu, kiu ne estas tia, estas nejuĝota kaj forigota senavize.
- Ne permesataj estas bildoj kun akvomarkoj, tempomarkoj, agnoskoj, aj ajna alia redaktado, kiu asocias la bildon kun la alŝutinto.
- Pornaj bildoj kaj videaĵoj ne estas akceptataj en ĉi tiu konkurso.
Juĝkriterioj
La juĝon faros panelo de internaciaj Vikipedianoj, profesiaj fotistoj kaj fakuloj, laŭ bazaj principoj de fotografio kaj komunumaj normoj.
- Bona foto montras bonan rakonton.
- Bona foto fortranĉas ĉiujn nenecesaĵojn krom la ĉefelemento, tiel ke ĝi enfokusigas sur la ĉi-lastan.
- Ebla utilo kaj entuta valoro de la bildo (inkluzive la permesilon) al la Vikimediaj projektoj.
- Teknika kvalito - Juĝotaj estas bildaj parametroj kiel fokuso, lumigado, satureco, ISO ktp.
La ĵurio juĝos unuopajn submetojn laŭ la jenaj kriterioj:
- Teknika kvalito
- Originaleco
- Ebla utilo kaj entuta valoro de la bildo (inkluzive la permesilon) al la Vikimediaj projektoj.
Atribuo pri fonto de teksto en ĉi tiu paĝo: Commons:Wiki Loves Uniformed services (India)/Rules and regulations