File:Norme per la celebrazione della Messa in esperanto (CD 149-90).jpg

From Wikimedia Commons, the free media repository
Jump to navigation Jump to search

Original file(499 × 791 pixels, file size: 113 KB, MIME type: image/jpeg)

Captions

Captions

Add a one-line explanation of what this file represents

Summary

[edit]
Description
Čeština: Normy pro sloužení katolické mše v esperantu
English: Norms for celebration of the Catholic Mass in Esperanto
Esperanto: Normoj por celebrado de la katolika Meso en Esperanto
Italiano: Norme per la celebrazione della Messa cattolica in esperanto
Date
Source Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista
Author Congregatio de Cultu Divino et Disciplina Sacramentorum
Permission
(Reusing this file)
This work is ineligible for copyright and therefore in the public domain because it consists entirely of information that is common property and contains no original authorship.

Esperantigo • Translation into Esperanto

[edit]

KONGREGACIO PRI LA DIA KULTO
KAJ REGULADO DE SAKRAMENTOJ

Prot. CD 149/90
NORMOJ
por la celebrado de Meso en Esperanto

Surbaze de la valida leĝaro pri liturgiaj lingvoj, esprimita en la cirkula letero »Decem iam annos« de la 5-a de Junio 1976, la lingvo Esperanto ne prezentas per si mem la ecojn por ke ĝi povu esti konsiderata liturgia lingvo kaj esti uzata ordinare en la liturgiaj celebradoj, pro tio ke ĝi ne estas lingvo parolata de la popolo.

Tamen, konsiderinte la motivojn precipe animzorgajn, elmetitajn de la Esperantista liturgia Komisiono, prezidita de Lia Ekscelenco Mons. Wladisław Miziołek, Helpa Episkopo de Varsovio, kaj de la lnternacia Katolika Unuiĝo Esperantista (I. K. U. E.), prezidita de Sac. Duilio Magnani, kiuj petis ke oni povu uzi ĉi tiun lingvon en la eŭkaristiaj celebradoj, kiuj okazas en iliaj naciaj kaj internaciaj Kongresoj, ĉi tiu Kongregacio starigas la ĝisdatigon de la »Normoj por celebrado de la Meso en esperanto«, diskonigitaj la 23-an de Marto 1981, en la jena maniero:

  1. Estas necese ke la liturgiaj tekstoj en Esperanto estu konfirmitaj de la Sankta Seĝo antaŭ ilia uzo.
  2. La konsento al la uzo de esperanto estas limigita al la celebrado:
    1. de S-a Meso aŭ de liturgio de la Vorto, escepte de la celebrado de Sakramentoj kaj de la aliaj liturgiaj ritoj,
    2. okaze de Esperantistaj Kongresoj internaciaj, plurnaciaj aŭ naciaj;
    3. la konsento koncernu nur la kongresanojn. Ĝi ne povos, do, anstataŭi ekz. la laŭhorajn Mesojn de la paroĥoj aŭ de la aliaj komunumoj de fideluloj.
  3. La celebrado en esperanto estos farata post sciigo al la Episkopo de la loko, kie ĝi okazos.

El la sidejo de la Kongregacio, la 20-an de Marto 1990.

(Eduardo Kard. Martínez)
Prefekto
(+ Ludoviko Kada)
Titulara ĉefepiskopo de Tibico

File history

Click on a date/time to view the file as it appeared at that time.

Date/TimeThumbnailDimensionsUserComment
current21:11, 10 January 2013Thumbnail for version as of 21:11, 10 January 2013499 × 791 (113 KB)Petrus Adamus (talk | contribs)User created page with UploadWizard

There are no pages that use this file.